Rudolf Vrba

Rudolf Vrba
Persona informo
Naskonomo Walter Rosenberg
Naskiĝo 11-an de septembro 1924 (1924-09-11)
en Topoľčany
Morto 27-an de marto 2006 (2006-03-27) (81-jaraĝa)
en Vankuvero
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno judojslovakoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado (1972–)
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Gerta Vrbová (en) Traduki (1947–1957) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo farmakologo
kuracisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Farmakologio kaj Holokaŭsto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf 'Rudi' VRBA (naskiĝis la 11-an de septembro 1924 en Topoľčany (Ĉeĥoslovakio) kiel Walter Rosenberg, mortis la 27-an de marto 2006 en Vankuvero) estis emerita profesoro en farmakologia kaj terapeŭtika fako de la Universitato de Brita Kolumbio en Kanado. Li akiris mondkonatecon en 1944, kiam en tiujara aprilo li kaj Alfred Wetzler sukcese eskapis el la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) en Pollando kaj informis la aliancanojn pri la amasmurdado. Vrba kaj Wetzler estis du judoj el la kvin sukcese eskapintaj homoj. Li verkis la 32-paĝan protokolon de koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), kiu estis pruvaĵo eĉ en la Nurenbergaj procesoj. Ĉar li laboris en ĉiu parto de la murdejo, li povis detale priskribi la fiagojn en Auschwitz (Aŭŝvico).

La fotografio de Rudolf Vrba de mezlernejo, 1935-36, la kvara de maldekstro, en la suba vico

Li volis per tiu protokolo atentigi la sekvajn viktimojn, la hungarajn judojn. (Oni konstruis novajn relparojn al la gaskameroj kaj oni aŭdis interparoli la naziojn, ke alvenos "hungara kolbaso".)

La hungaraj judoj ne aperigis la dokumentojn, ĉar timis la interkonsenton kun la germanoj. La minacoj de la aliancanoj savis nur judojn de la hungara ĉefurbo. La guberniestro Miklós Horthy malpermesis la deportadojn la 9-an de julio 1944.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search